Matilda-efekto

La Matilda-efekto estas biaso ne agnoski la atingojn de tiuj virinaj sciencistoj kies laboron oni atribuas al viraj kunlaborantoj. Ĉi tiun efekton unue priskribis la aktivulo pri virinaj rajtoj Matilda Joslyn Gage (1826–98) en sia eseo, "Woman as Inventor" (Virino kiel inventisto) en 1870. La scienchistoriisto Margaret W. Rossiter elpensis la terminon en 1993. Rossiter donis plurajn ekzemplojn de la efekto. En la 12-a jarcento, Trotula (Trota de Salerno), itala virina kuracisto, verkis librojn kiujn, post ŝia morto, oni atribuis al viraj aŭtoroj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ilustras la efekton la ekzemploj de Alice Ball, Nettie Stevens, Lise Meitner, Marietta Blau, Rosalind Franklin, kaj Jocelyn Bell Burnell. Oni komparis la Matilda-efekton al la Mateo-efekto, laŭ kiu eminenta sciencisto ricevas plian agnoskon al relative nekonata esploristo, eĉ se ties laboro estas kune farita aŭ simila.


Developed by StudentB